Jalta - unu el luliloj de E-movado

Fine de la 19-a jarcento, dum la frupioniraj tempoj, en Jalta, Odesa kaj Sankt-Peterburgo estis la plej aktivaj E-grupoj.

Jalta estas unusola urbo en la tuta eksa Sovetunio, kie estas memortabuloj omaĝe al E-pioniroj.

Memortabulo omaĝe al N.Borovko. Dum ekskurso tra la urbo cxe la tabulo al E-pioniro N.Borovko

En Jalta loĝis kaj aktivis d-ro I.Ostrovskij, la plej aktiva E-varbanto en la mondo tiutempe. Sufiĉas mencii, ke en 1893j inter ĉ.800 abonantoj de la unua E-gazeto УLa esperantistoФ 100 estis varbitaj de li.

Memortabulo omaĝe al d-ro D.Ostrovskij. Cxe memortabulo pri d-ro Ostrovskij

En 1905j li la unua ricevis permeson eldoni rusian E-gazeton kaj ekredaktis ĝin. Estis li, kiu samjare en la unua UK iniciatis oficialan akcepton de E-flago. Sur lia domo, kiu konserviĝis ĝis nun, estas establita marmora tabulo omaĝe al li kiel pioniro de E-movado.

E-flago, kies oficialan akcepton iniciatis d-ro D.Ostrovskij.

En 1902-1906 jj en Jalta loĝis Nikolao Borovko, konata pro fama letero de Zamenhof pri diveno de Esperanto, kiun li skribis responde al Borovko. Antaŭnelonge klariĝis, ke nome li estis la unua aŭtoro de originalaj noveloj en Esperanto, kiuj aperis en УLa esperantistoФ. En 2002j estis 100-jara jubileo de jalta publika biblioteko kaj jaltaj esperantistoj eltrovis, ke N.Borovko estis ĝia unua direktoro. Sur konstruaĵo de la unua biblioteko nun pendas marmora tabulo omaĝe al li kiel la unua direktoro kaj pioniro de E-movado.

Nikolao Borovko.

Ankaŭ lia edzino Antonina Ĉajkovskaja estis fama E-pioniro. En 1894 ili ambaŭ organizis balotadon pri reformoj en Esperanto, kies rezulto estis kontraŭreforma. Ilia filino Nina en 1925j iĝis edzino de fama esperanta pioniro, svedo Valdemar Langlet Ц unua E-vojaĝanto, redaktoro de la dua E-gazeto УLingvo internaciaФ.

Valdemar Langlet Nina Langlet

En 1944-45 V.Langlet estris en Budapeŝto svedan Ruĝan Krucon kaj kune kun Nina savis de faŝistoj milojn da homoj.

En 2002 jaro la geedzoj Langlet estis nomitaj honoraj civitanoj de Israelo.

Hosted by uCoz