EkskursojDe Simferopolo al Jalta vi povas uzi por veturado unikan trolejbusan linion (preskaux 80 km), kiu estos fakte via unua ekskurso survoje al Jalta. Dum la festivalo okazas ekskursoj kaj turistaj marsxoj:Turista marsxo tra montaraj padoj al Stavri-Kaja(Roko-kruco) kaj akvofalo Ucxan-Su. Unu el la padoj nomigxas Sxtangeev-pado je nomo de fama jalta kuracisto, pioniro de esperanta movado, farinta la padon. Turista marsxo estas lauxlonge de la pitoreska marbordo de la orienta Suda Bordo de Krimeo La itinero: Mara(Morskoje)-Nova Mondo(Novij Svet)-Sudak-Vulpa golfo(Lisja buhxta)-Koktebel. Ekskurso al orgena halo "Livadija", Livadia palaco, en kiu fine de la Dua Mondmilito okazis la fama konferenco-renkontigxo de la gvidantoj de Sovetunio, Usono kaj Britio. Tie aperis decido fondi post la milito Organizajxon de Unuigxintaj Nacioj. Ekskurso al loketo Alupka, kie estas belega palaco de grafo Voroncov. Ekskurso al Nikita botanika gxardeno, fondita en 1812 jaro Ekskurso al Gurzuf Turista marsxo al natura rezervejo "Kabo Martjan" kaj gxia sovagxa marbordo. Turista marsxo al monto Dimergxi kaj "Valo de fantomoj" Ekskurso tra la urbo envicigas ankaŭ viziton al memorlokoj, ligitaj kun Esperanto (rigardu Esperanto-historio en Jalta) Sxipeta ekskurso lauxlonge de la marbordo. Krimeo havas amason da aliaj vizitindaj lokoj, al kiuj valoras ekskursi. Ekzemple surcxevala ekskurso en montaro.
Ekskurso al loketo Balaklava, kies 2500-jara jubileo pasis en 2004 jaro.
|
||