Bonvenon al senviza Ukrainio !


15-a Internacia arta E-festivalo
Velura Sezono (2010)

Jalta. 18-27 septembro.

La festivalo okazas en periodo, kiu en Jalto nomigxas velura sezono, kiam suno jam ne bruligas, sed maro estas ankoraux varma. Do, ni atendas vin :-)

Jalto estas fama ripozurbo en duoninsulo Krimeo cxe Nigra maro(Ukrainio), oni nomas gxin Perlo de la suda bordo de Krimeo. Norde gxin sxirmas montoj, sude karesas la maro. Tio kreas mediteranean klimaton. Belega naturo, montoj, maro, historiaj vidindajxoj allogas amason de turistoj.

Gxi estis unu el luliloj de la internacia Esperanto-movado. En centro de la urbo estas du memortabuloj omagxe al famaj Esperanto-pioniroj.

La festivalo havas celon propagandon de Esperanto al la lokaj logxantoj, ripozantoj kaj eksterlandaj turistoj, kiu tiutempe abundas en Jalto. Koncertoj okazas en halo de la urba kultura centro kaj sur la urboplaco.

Ĝis festivalo 'Velura Sezono' restis tagoj:

Opinioj de la partoprenantoj:

Jim Rayan (gvidanto de vasxingtona E-societo): "Mi sentis inspiron, iun magian senton esti kun la samideanoj cxiuvespere cxe lignofajro. Sentis, ke la esperantistaro estas mia tribo".

Sergej kaj Raja Bojko el Hxarkov (E-familo, kie ambau filinoj estas esperantistinoj, unu el ili - denaska): "Ni estas ravitaj de cxiuj aspektoj de la arangxo: naturaj, organizaj kaj precipe de la homoj. Estado en Jalta por ni cxiam estas festo, sed dum la E-arangxo - triobla festo".

*** *** ***

En la programo:

  • Diverslingvaj koncertoj por la urbo(kantoj, dancoj, spektakloj)
  • Koncertoj en esperanto por la festivalanoj
  • Busaj ekskursoj al pitoreskaj kaj historiaj lokoj de Krimeo
  • Turistaj marsxoj al montaro
  • Demonstro kaj leciono de rokgrimpado

E-teatro "Improvizo" de Svetlana Kravcova prezentos en esperanto kelkajn spektaklojn laux verkoj de A. Cxehxov kaj N.Gogol.

E-studio de miniaturoj prezentos kelkajn teatrajxojn en Esperanto.

Por gastoj eblos organizi komencan E-kurson

Kotizoj(en euroj) por partoprenantoj kaj gastoj:

  • senpage - invititaj artistoj
  • 6 И - Ukrainio, Rusio kaj aliaj landoj de eksa Sovetio
  • 20 И - el aliaj landoj

Loĝado:

Logxado en komunlogxejo de supera profesia lernejo en Massandra en blokoj, kiuj inkluzivas du 2-lokajn kaj du 4-lokajn cxambrojn. En cxiu bloko estas dusxejo kaj du necesejoj. Varma akvo funkcias tutan tempon. Pago por logxado cx. 4 euroj tage.

Partoprenantoj de ekskursoj tagmangxos memstare en lokoj, kien ili ekskursos. Matenmangxi eblos en apuda studenta mangxejo malmultekoste.

Kiel atingi la logxejon:
Veturante al Jalta de Simferopol eliru en haltejo Massandra kaj veturu per buseto є3 gxis la lasta haltejo (aux piediru dum 15-20 minutoj), kie trovigxas komunlogxejo de la supera profesia lernejo sur strato Stahxanovskaja 13.

Bonvenon al senviza Ukrainio!

La festivalon organizas jalta junulara E-klubo УTeroФ kun helpo de:
- Societo de subteno kaj defendo de Ukraina kulturo "Espero".
- Unuiĝo de aktiva kreanta kaj intelekta junularo "Universo".
- Ukrainia Esperanto-Asocio
- Kultura fako de jalta urbodomo

Loka organiza komitato:

jefim_z(_et_)mail.ru

tel. +38(0654)319 085  J e f i m   Z a j d m a n   (posxtel.)+38 096 4838585

Hosted by uCoz