Pri Jalta

Jalta estas ĉefa urbo de Suda Bordo de Krimeo - mallarĝa suna terstrio ĉe la Nigra maro, perlo de Ukrainio. Okulojn mirigas krutaĵoj de montaro, ombraj arbaroj, montaj fontoj kaj akvofaloj. De nordo kontraŭ ventoj ĝin ŝirmas montoj, de sudo varme karesas maro. Tial ĝi estas vera klimata rezervejo, perlo de la lando.

Rigardo al Jalta desupre

Ĝi aperis surloke de taŭraj loĝlokoj(5-a jarcento a.k.), kies ruinoj konserviĝis ĝis nun. En mezaj jarcentoj ĝi nomiĝis "Galita", "Jalita", "Etalita”. La nomo verŝajne devenas de tjurkaj nomoj "jali" aŭ "jaltalar" de iu tjurka gento.

Rigardo al Jalta de Massandra

Jalta estas centro de perklimata kuracado pro ĝia saniga mediteranea klimato. Mezjara temperaturo en Jalta estas 13 gradoj, nur 36 frostaj tagoj jare, somero kutime estas seka kaj varmega.

ĉe Jalta kajo vintre

Vintro, tamen, estas kaprica, sed neĝo vintre estas raraĵo. Dum lastaj 100 jaroj frostoj dum Novjaro okazis nur 25-foje. La plej varmega monato- aŭgusto, la plej malvarma- februaro. Temperaturo de mara akvo vintre malaltiĝas ĝis plus 7-8 gradoj, tamen, tio povas okazi eĉ aŭguste pro okcidenta vento, forblovanta varman akvon. Pasintjare tutan aŭguston temperaturo de mara akvo estis ne malpli ol 26 gradoj.

Sur la kajo nokte

Hosted by uCoz